Esperantaj blogoj

Ĉi tie mi kolektos ligilojn al Esperantaj blogoj, kiujn mi legas.

https://teokajlibroj.wordpress.com/

http://razeno.blogspot.ru/

http://esperanto.com/blogs/novatago

http://neniammilitointerni.over-blog.com/

[https://medium.com/@Vanege]

https://kvinalavurso.wordpress.com/

http://www.ipernity.com/blog/pajo.zlatko

Advertisements

Saluton al ĉiuj!

Saluton al ĉiuj! Mia nomo estas Jurij. Mi loĝas en Rusio, en Moskvo. kaj lernas Esperanton.

Mi jam havas malgrandan blogon ĉi tie:

http://verduloj.com/blogs/blogo-de-jurij-gricaj

Verduloj estas bona Esperanta retpaĝo. Mi daŭros afiŝi ĉe Verduloj. Tamen, por ĉia okazo, ekde nun mi kopios miajn afiŝojn kaj ĉi tien. Vi povas legi mian blogon ĉi tie aŭ ĉe Verduloj – la enhavo estos sama.

Mi unufoje eksciis pri Esperanto en la marto de 2015. Mi lernas Esperanton dum mia libera tempo. Tamen, mi iam eraras en mia skribo. Do, se vi vidas miajn erarojn – bonvolu komenti pri ili, mi estos danka.

Mallonge pri mi. Mi naskiĝis en 1975. Mi havas edzinon kaj du filojn.

 

 

Mi rememoras

Multaj homoj naskiĝis en iu lando kaj poste transloĝiĝis en alian. Mi nenien transloĝiĝis. Mi loĝis antaŭe kaj ankoraŭ loĝas nun en Moskvo, sed multe da ŝanĝoj okazis en mia lando. Ŝanĝiĝis la landlimoj, la nomo de la lando. Ŝanĝiĝis la ekonomiaj kaj ideologiaj reguloj. Do, kiam mi rememoras pri mia infaneco, tio similas vojaĝon en alian landon.

***

Kiam mi estis en lernejo, la komunista ideologio havis gravan rolon dum nia lernado. Eĉ en la unua klaso ni parkerigis versaĵojn pri Lenin kaj la oktobra revolucio. Portretoj de Lenin estis en ĉiu klasĉambro. Oni nomis lin “la avĉjo Lenin” – stranga epiteto por fanatika politikisto, kiu neniam havis eĉ gefilojn.

Nun mia pli juna filo vizitadas la saman lernejon, sed li apenaŭ scias pri Lenin aŭ la oktobra revolucio.

***

Neeble rakonti pri soveta lernejo, sen mencio pri junularaj organizaĵoj. En Sovetunio ekzistis tri diversaj junularaj organizaĵoj – por la elementa lernejo, por la mezlernejo kaj por gejunuloj.

La junpionira organizaĵo iomete similis al la skolta. Kiam mi estis en lernejo, ĉiuj mezlernejanoj devis esti junpioniroj. Komence instruistoj rakontis al infanoj pri la idealoj de junpioniroj, infanoj parkerigis la ĵuron. Poste okazis solenaĵo, dum kiu infanoj ricevis ruĝajn koltukojn. Ekde tiu momento, novaj junpioniroj devis surhavi tiujn koltukojn dum lernado. Ekzistis iomete militaristaj simboloj – oni parolis, ke ni estas membroj de la junpionira taĉmento, nia taĉmento havis standardon, ktp. Tamen, por mi kaj miaj samklasanoj tio estis neinterese. Fakte, tio estis nur deviga formalaĵo.

***

La infanoj en la soveta bazlernejo devis nomi sin “oktjabrjata” – honore de la monato oktobro. Kial oktobro? Ĉar la oktobran revolucion de 1917 oni traktis kiel la plej grava evento de la rusia (kaj eĉ de la monda) historio. Mi povas traduki la vorton “oktjabrjata” kiel “oktobristetoj” – malgrandaj adeptoj de oktobro. Oni parolis, ke oktobristetoj estas estontaj junpioneroj. La oktobristetoj devis surhavi specialan insignon. Tiu insigno estis ruĝa kaj havis la formon de stelo. Sur tiu insigno estis la vizaĝo de Lenin en la infana aĵo. Do, tiun infanan foton de Lenin havis surbruste milionoj da infanoj en USSR.

***

La tria junulara organizaĵo de Sovetunio estis komsomol (la komunista unio de junularo). Oni estis membroj de komsomol en la aĝo inter 14 kaj 27. Tamen, mi mem ne estis komsomolano – mi estis 14-jaraĝa en 1989, kiam komsomol jam ne estis deviga. Ĉar la devigo ĉesis, nur du miaj samklasaninoj volonte aniĝis. Do, mi povas rakonti pri komsomol nur teorie.

Komsomol estis la plej grava junulara organizaĵo. Por povi studi en iu universitato, oni devis ricevi ateston de sia lerneja komsomola organizaĵo. Post komsomol oni povas fariĝi membroj de la komunista partio. Elpelado de komsomol pro iuj misfaroj estis sufiĉe severa puno, kiu malebligas plian karieron. Tamen, kiam la komunista partio perdis potencon, ĉi tiu sistemo tuj malaperis.

En apudurbaj trajnoj.

Somere mi ofte uzas apudurbajn trajnojn. Oni nomas tiujn trajnojn ankaŭ elektrotrajnoj. Similaj trajnoj ekzistas en multaj landoj, tamen la etoso en la rusiaj elektrotrajnoj estas iomete anarkia. Se vi volas dormeti ĝis via stacio – tio ne ĉiam eblas. Strataj muzikistoj tre ŝatas ludi en trajnoj – bonkoraj pasaĝeroj donas al ili monon. Almozuloj ankaŭ provas ricevi iomete de bonaj pasaĝeroj. Laŭ trajnoj iradas multaj vendistoj – ili vendas ludilojn, librojn kaj ĉiajn aĵetojn. Se aperas biletkontrolistoj – multaj homoj kuras for el vagono, por denove eniri per alia pordo, malantaŭ de kontrolistoj. En Rusio oni nomas tiujn senbiletulojn “leporoj”, verŝajne pro ilia rapida kurado.

Tia estas la etoso de ordinaraj apudurbaj trajnoj. Ekzistas ankaŭ pli rapidaj (kaj pli multekostaj) apudurbaj trajnoj. En tiuj trajnoj regas strikta ordo, ĉar en ili ĉiam ĉeestas gardistoj.

“Ci” en la rusa lingvo.

En Esperanto ekzistas la vorto “ci”, sed  por ĉiuj situacioj taŭgas “vi”, do “ci” estas preskaŭ neuzata . En la rusa lingvo, dum parolado kun iu persono, oni devas uzi “ci”(ты) aŭ “vi”(вы) depende de situacio.
Se oni alparolas al malbone konata persono, “vi” estas sola taŭga formo, kaj uzado de “ci” aspektas ofende.
Se ekzistas parencaj aŭ amikaj rilatoj, oni diras reciproke “ci”. Tamen, pri tio ekzistas escepto – en parolado kun gebopatroj uzado de “vi” estas kutima.
Ĉe laborloko “vi” estas oficiala formo, sed kolegoj, kiuj bone konas unu la alian, diras “ci”.

Miaj impresoj pri la moskva Esperanto-klubo

En Moskvo nun estas nur du Esperanto-kluboj. Mi vizitis la klubon ‘Leo Tolstoj’. La kunvenoj de la klubo okazas dufoje je monato. Dum mia unua kunveno ĉeestis ĉirkaŭ 15 Esperantistoj. Ili estas plejparte maljunaj homoj kaj spertaj Esperantistoj, do la parolado estis tute Esperanta. Dum la kunveno ili rakontis pri Esperantaj eventoj de la pasinta somero. Kelkaj klubanoj parolis vigle, eĉ rapide.

Mi parolas Esperante tre malrapide, do mi pli aŭskultis ol parolis. Tamen, mi facile komprenis ĉiujn parolantojn.  Antaŭ la vizito, dum kelke da monatoj mi aŭskultis Esperantlingvajn elsendojn de la Pola retradio, tio helpis al mi.

Kelkaj el la klubanoj estas aktivaj membroj de la rusia Esperanta movado – tradukistoj, verkistoj, instruistoj ktp. Do, iliaj nomoj estas konataj al mi eĉ antaŭ la kunveno.

Resume, tio estis al mi interese, kaj mi planas partopreni en la klubkunvenoj regule.

La ĉefaj politikaj partioj de Rusio – mia opinio.

En mia antaŭa afiŝo mi menciis pri la pro-prezidenta partio “Unueca Rusio”. Nun mi volas iomete skribi pri alia ĉefa rusia partio.

La ĉefa rivalo de “Unueca Rusio” estas la komunista partio. Tamen, miaopinie, ambaŭ partioj havas similajn ecojn – ili estas kontraŭ-demokratiaj, kontraŭ-okcidentaj kaj apogas la ideon de izoliteco de Rusio. Eble, la rusiaj komunistaj estas eĉ pli fanatikaj adeptoj de izoliteco ol la nuna gvidanta partio.

Mi scias, ke en demokratiaj landoj, la homoj, kiuj estas malkontenta pri la gvidanta partio, ofte voĉdonas pro ilia ĉefa rivalo, pro “la dua partio”. Tamen en nuna situacio mi ne povas agi tiel, ĉar la ideoj de la komunista partio estas abomenaj por mi.

La parlamentaj balotoj en Rusio.

La 18 de septembro en Rusio okazos la parlamentaj balotoj. Tamen, la nivelo de politika aktiveco estas malalta. Rusianoj plimulte ne traktas la parlamentaj balotoj kiel grava evento, kaj pri tio estas kialoj. En Rusio la parlamento ne havas multe da povo, ĉar Rusio estas prezidenta respubliko. La parlamento ne kontrolas la registaron, la parlamento nur aprobas leĝojn.

Nun la pro-prezidenta partio “Unueca Rusio” havas pli ol duono da lokoj en la parlamento, do por la prezidento estas facile aprobi leĝojn laŭ sia volo. Tamen, eĉ se la kontraŭuloj de la prezidento havus la plimulton de la lokoj – ili ne povus efike malhelpi lin, ĉar la prezidento povas regi per siaj propraj dekretoj. Do, ĉu “Unueca Rusio” denove havos plimulton en la parlamento, ĉu ne – la prezidento estos plene reganta ĝis la prezidentaj balotoj en 2018.

Moskvo kaj Rusio.

En Rusio, Moskvo estas tre speciala urbo, kies ecoj estas diversaj de aliaj partoj de la lando. La nivelo de enspezoj en Moskvo estas pli alta. Ekzemple, la averaĝa salajro en Moskvo estas 66 miloj da rubloj, la averaĝa monata salajro tute en Rusio estas nur 36 miloj da rubloj. Pro tio estas multaj kialoj. En Moskvo lokiĝas la registaro, Moskvo estas ĉefa financa centro de la lando. Multaj homoj alvenas Moskvon el aliaj partoj de Rusio por havi pli bonan laborlokon.

Pro tio, en Rusio oni ofte perceptas moskvanojn negative. Oni opinias, ke moskvanoj ĝuas agrablan vivon, dum la tuta lando vivas povre.

Tri koloroj de salajro en Rusio.

Bedaŭrinde, en Rusio oni ofte rompas leĝojn pri laboro. Eĉ aperis specialaj terminoj pri tia leĝorompo.

Kiam iu havas oficialan kontakton kaj ricevas salajron laŭ tiu kontrakto, oni parolas “li (ŝi) havas la blankan salajron”. “Blanka” signifas “oficiala, laŭleĝa”.

Kiam iu tute ne havas kontrakton, kaj ricevas neoficiale monon de sia labordonanto, tiu homo havas la “nigran” salajron. Kompreneble, en tio okazo neniu pagas impostojn. Krom, por la labordonanto estas facile ne pagi la promesitan salajron, ĉar la laboranto havas nur parolajn promesojn.

La “griza” salajro troviĝas inter la “blanka” kaj la “nigra”. En tio okazo la laboranto havas oficialan kontrakton, sed la sumo en la kontrakto estas malpli ol tiu, kiun la laboranto fakte ricevas. Do, la labordonanto pagas impostojn nur parte.

En Rusio pagi impostojn pro salajro estas devo de la labordonanto, ne la laboristo. Do, en la kaŭzo de la “griza” aŭ la “nigra” salajro, la labordonanto estas krimulo. Sed pro avido, multaj labordonantoj riskas.

Por la laboranto estas bone havi la oficialan, “blankan” salajron, ĉar la kontrakto protektas de iu trompo. Krom, la sumo de la estonta pensio dependas de la oficiala sumo de la nuna salajro. Tamen, ofte la kvanto de konvenaj vakaj postenoj estas malgranda. Pro tio multaj laborantoj akceptas ofertojn kun la “griza” aŭ eĉ la “nigra” salajro.

Li Ling (novelo).

Mi tralegis esperante la novelon “Li Ling” de la japana verkisto Nakazima Atusi (1909-1942). La novelo temas pri Ĉinio en la 1-a jarcento A.K. La herooj estas realaj historiaj figuroj, ĉar la aŭtoro uzis antikvajn ĉinajn kronikojn. Al mi plaĉis, ke la aŭtoro priskribis ne nur agojn de la ĉefaj herooj, sed ankaŭ iliajn pensojn kaj sentojn. Mi tralegis tiun mallongan novelon kun intereso.

Mi trovis la novelon en la papera libro “La obstino”, kiun mi aĉetis per la libroservo de UEA. Krom la novelo “Li Ling“ en la libro estas du fabeloj de la sama aŭtoro.

La memoro pri 1993

Proksime al mia laborloko situas granda konstruaĵo. Nun en tiu domo rezidas la registaro de Rusia Federacio. En la komenco de 1990-aj jaroj tie situis la parlamento de Rusia Federacio. Ĉi tiu loko estas la loko de tragedio. En 1993 okazis la konflikto inter la prezidento de RF kaj la parlamento. La prezidento dekretis, ke nuna parlamento estas fermita kaj estos nova balotado. La membroj de parlamento respondis, ke la prezidento ne havas tiun povon, kaj ili restos. Volontuloj kunvenis al la parlamento por protekti ĝiajn membrojn, kelkaj el tiuj volontuloj akiris armilon (mitraletojn), sed la plejmulto estis nearmita. Apud la konstruaĵo de la parlamento aperis barikadoj.

Post kelke da tagoj de streĉa kontraŭstaro, okazis la krizo. En la vespero de la 3-a de oktobro la amaso de la subtenantoj de parlamento sturmis la urban konsilon de Moskvo kaj prenis ĝin. Poste la pro-parlamenta (kontraŭ-prezidenta) amaso sturmis la centron de televido. Sed tie la polico pafis ilin, la amaso diskuris, lasinte mortigitojn.

Sekvan tagon (la 4-an de oktobro) la prezidento uzis la armeon. Kelkaj tankoj bombardis la konstruaĵon de la parlamento. En la konstruaĵo komenciĝis brulego. Baldaŭ kontaŭ-prezidentaj fortoj kapitulacis.

Ĉirkaŭ 150 homoj estis viktimoj de la konflikto. Nun apud la konstruaĵo staras stando kun iliaj fotoj. Oni metas florojn ĉe ĝi.